Juna amiko Malfacilaoj kaj ebloj por enmerkatigi porjunularan
Juna amiko Malfacilaĵoj kaj ebloj por enmerkatigi por-junularan kaj porkomencantan revuon kaj teni ĝin aktuala kaj alloga por nuntempaj junuloj ILEI, Stefan Mac. Gill, Majo 2008
Juna amiko • • Bazaj faktoj Fondita en 1973 en Hungario: eldoninto HEA; kunlabore kun ILEI Aperado: Tri- au kvar-foje jare. Amplekso: 24 ĝis 52 -paĝoj. Redaktoroj: Nur tri: – Geza Kurucz (1973 -1981 kaj 1996 -2008) – Oldřich Knichal (1981 -1986) – Stefan Mac. Gill (1986 -96 kaj 2002 -2008) • Kunlaborantoj: Reto el dudeko da landoj en ĉiuj kontinentoj • Lingvaĵo: – Akademiana reviziado (nun Baldur Ragnarsson) – Baza vort-provizo de 1500 radikoj plus afiksoj; kromaj vortoj klarigitaj 2
Juna amiko Fruaj kovriloj 3
Juna amiko • • • Mejloŝtonoj 1987 -88 Transformo de socialisma legantaro al internacia 1992: Transiro de HEA al ILEI kiel eldonanto 1994: Aperado de temaj numeroj 1995: Ofteco kreskigita: de 3 ĝis 4 -foje jare 1996: Tuta numero dediĉita al ‘Energio’ 1997: 25 -jara antologia numero (duobla amplekso) 1999: Enkonduko de plenkoloraj kovriloj 2002: Centa numero 2003: Fondo de hejmpaĝaro en <lernu. net> 2005: Rubrikoj LUME kaj LUDE por etuloj 2006: Rubriko Kvino-Kvizo 2008: Rubriko Vikio-kvizo (bazita sur la E-Vikipedio) 4
Juna amiko • • Celgrupoj Denaskaj esperantistoj de ĉiuj aĝoj (bona lingva nivelo) Infanoj (4 -8 -jaraj) kun esperantistaj gepatroj, geavoj aŭ gvidantoj Lernejanoj en esperantaj klasoj kaj libervolaj grupoj (modesta nivelo) Junuloj kaj komencantoj en E-kluboj kaj ekzemple ene de TEJO Komencantoj de ajna aĝo serĉantaj facilan lego-materialon Instruistoj – al kiuj ni ofertas pretan instru-materialon Bibliotekoj, E-kluboj, kolektantoj, subtenantoj Ni konstatas la neceson celi ‘vastan tendon’ – prezentante ion el ĉiu numero por ĉiu celata sub-kategorio. Tio necesas por teni la legantaron je finance eltenebla nivelo. Klopodoj pretigi revuojn por pli limigitaj celgrupoj iom post iom forfalis. 5
Juna amiko Lingvaj helpiloj • Komenca politiko: Numeritaj klarigoj, apostrofoj kaj strektetoj. En la teksto, rimark’indaj uzoj de sufiksoj portis apostrofojn, dum esoteraj 1 vortoj ekster la baza vort-provizo 2 estis numeritaj kaj glositaj 3 kaj kun-metitaj vortoj estis rigore dis-metitaj per divido-strek’etoj. • Nuna politiko (ekde 1986): • Forfaligo de numeroj (lego-bremsaj), apostrofoj (ne-Esperanta). • Limigo en la uzo de divido-strekoj: nur en kazoj kie miskompreno eblus: teboligilo… Do, pli ol en kutimaj gazetaraj tekstoj. • Vortlistoj plue klarigas nebazajn radikojn, sed kun alfabeta listigo aŭ en la sinsekvo de la rakonto. Kiam eble, la klarigoj restas ene de la 1500 -radika limo. La vortlisto troveblas en la reto. 6
Juna amiko Kovriloj tra la jaroj 2008/1 1996 1990 2005 2002 7
Juna amiko Enhavaj Perspektivoj • Traktu temojn allogaj por la cel-grupoj (koni junularon!) • Prezentu retejojn kiuj suplementas la revuan oferton • Komencaj paĝoj: – popularaj temoj, konvenaj por ĉiuj celgrupoj. – celu ne nur la nunajn legantojn, sed la varbendan legantaro – aktivigaj eroj – aktoreblaj skeĉoj, ekzercoj kun kaŝfrazoj ks. • Mezaj paĝoj: – Specialaj rubrikoj por etuloj kaj veraj komencantoj • Finaj paĝoj: – koncentriĝu je la primovadaj artikoloj – prezentu materialon por la ne-junaj kaj pli lingve kapablaj legantoj Motivigo: Legantoj kiuj ĝuas movadajn artikolojn zorge trarigardos la tutan revuon kaj trovos tiujn erojn. Novuloj estas malpli persistaj. 8
- Slides: 8